3idiotism/o

idiotismo

LIN Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj, ofte propra al iu lingvo: ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj nemultaj idiotismojZ ; naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble evitiZ ; lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro pezaZ ; mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciajZ ; [...] en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni, kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel esperantismo, se ĝi nur estos komune akceptataZ .
angle:
 idiomatic expression
beloruse:
 ідыёма, ідыяматычны выраз, фразэялягізм
ĉeĥe:
 idiotizmus
france:
 idiotisme, expression idiomatique
germane:
 Idiotismus, idiomatischer Ausdruck, Spracheigenheit, Redewendung
hungare:
 nyelvi fordulat, idiomatikus kifejezés, sajátos nyelvi kifejezésmód
nederlande:
 idiotisme, zegswijze
portugale:
 idiotismo
ruse:
 идиома, идиоматическое выражение, фразеологизм
slovake:
 idiotizmus
ukraine:
 ідіома, ідіом, ідіоматизм

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.