ilir/oj

iliroj   Vikipedio

HIS
Gentaro loĝanta en la antikvo apud la orienta kaj sudokcidenta bordo de Adriatiko: albanoj estas posteuloj de iliroj kaj pelasgoj, okupintaj vastan teritorion de Danubo ĝis la Adriatika kaj Ionia Maroj, inkluzive de la nuntempa Makedonio [1]; la iliroj vivis antaŭ ĉirkaŭ 2400 jaroj krom en Dalmatio ankaŭ en norda kaj centra Albanio [2].
1. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto, 2009
2. Monato, Guido Van Damme: Naŭ kontraŭbatoj
angle:
Illyrians
germane:
Illyrer

ilira  

Rilata al iliroj kaj ilia kulturo: en Istrio loĝis istroj, pure ilira gento [3]; sude de Dhermi situas la plaĝo Himara ĉe antikva ilira loĝloko de la tribo kaonoj [4]; en la itala urbo Gubbio (regiono Umbrio) troviĝas modesta maŭzoleo omaĝe al la lasta ilira reĝo Gentio, reganta de 181 ĝis 167 a.K. [5]
3. Monato, Bardhyl Selimi: Surpriza interligiteco, 2009
4. Monato, Bardhyl Selimi: Adriatika marbordo, 2004
5. Monato, Bardhyl Selimi: Maŭzoleo al reĝo Gentio, 2010
germane:
illyrisch

administraj notoj