2imperfekt/o

imperfekto  

GRA Verba tempo, uzata en kelkaj lingvoj (latina, franca, slavona kc), kaj montranta:
1.
pasintan agon, konsideratan kiel okazantan samtempe kun alia pasinta ago. En E-o tiu ideo tradukiĝas jen per simpla preterito: kiam mi eniris, li fumis, jen per preterito de la helpverbo kaj prezenca participo de la radikverbo: ĉe la sama momento, kiam ŝi ploregis, li estis ridetanta.
2.
longedaŭran aŭ kutiman pasintan agon. En E-o tiu ideo tradukiĝas ordinare per preterito de la verbo, al kiu oni aldonas la sufikson ad: tie ŝi sidadis kaj rigardadis la junan reĝidon [1]; kiam estis suno, ili etendadis kaj sekigadis la velojn; ofte la fratinoj ĉirkaŭprenadis unu la alian kaj suprennaĝadis super la akvon [2].
Rim.: Kelkaj gramatikistoj nelogike difinas la nomon imperfekto por la sola verba ĉirkaŭfrazo estis -anta.
beloruse:
імпэрфэкт, прошлы незакончаны час, прошлы час незакончанага трываньня
ĉeĥe:
imperfektum
france:
imparfait (subst., gramm.)
germane:
Imperfekt, Vergangenheitsform
hungare:
elbeszélő múlt, imperfektum
katalune:
imperfectiu (subst.)
nederlande:
imperfectum, onvoltooid verleden tijd
pole:
czas przeszły niedokonany
portugale:
imperfeito (subst.; gramática)
rumane:
imperfect
ruse:
имперфект, прошедшее несовершенное время
slovake:
imperfektum

administraj notoj