1inkvizici/o

inkvizicio

KATHIS
Eklezia institucio kaj tribunalo, starigita por serĉi kaj juĝi herezulojn kaj sorĉistojn, kiujn ĝi punis helpe de la civila povo per brulado: eraroj sub preteksto de servado al la vero, pro maltolero, perforto kontraŭ disidentoj: religiaj militoj, ekscesoj en krucmilitoj, perfortaj metodoj dum la inkvizicio [1]; Hispanio, la hejmo de la iama inkvizicio [2]; mezepokaj judoj konstante kondamnataj de la oficiala rabenaro, kiu sin turnis al la Inkvizicio por publikaj denunco kaj puno [3]; kie la Inkvizicio havis pli da publika influo, kiel en suda Eŭropo, tie pli rapide malkreskis, kvante kaj pune, la nombro de la viktimoj [4].
angle:
inquisition
beloruse:
інквізіцыя
ĉeĥe:
inkvizice
ĉine:
刑訊 [xíngxùn], 异端裁判所 [yìduāncáipànsuǒ], 审理 [shěnlǐ]
france:
inquisition
germane:
Inquisition
hispane:
inquisición
hungare:
inkvizíció
itale:
inquisizione
japane:
異端審問 [いたんしんもん], 宗教裁判 [しゅうきょうさいばん], 異端審問所 [いたんしんもんしょ], 宗教裁判所 [しゅうきょうさいばんしょ]
nederlande:
inquisitie
pole:
święta inkwizycja
portugale:
inquisição
ruse:
инквизиция
slovake:
inkvizícia
ukraine:
інквізиція

administraj notoj

pri ~o:
    Majuskligo de la historia senco? Se jes, doni rekomendon pri evito
    de artikol-uzo (kvankam la Z-a ekz en PIV2 ja havas gxin).
    Aldoni nefakan sencon (maldiskreta demandado, proceduro lasanta al
    la akuzito neniun eblon pravigi sin).
    [MB]