3intervju/o PV

intervjui Vikipedio

(tr)
Demandadi iun pri vivo, opinioj kaj similaj por posta, ofte publika raporto: imamo de roterdama moskeo estis intervjuita televide [1].
1. G. Berveling: Samseksemo kaj islamo, Monato, 2001:10, p. 15a
beloruse:
інтэрвіяваць
ĉeĥe:
interviewovat
france:
interviewer, interroger (interviewer)
germane:
befragen, interviewen
hispane:
entrevistar
hungare:
interjúvol
nederlande:
interviewen
perse:
مصاحبه کردن (با)
portugale:
entrevistar
ruse:
интервьюировать
slovake:
interviewovať

intervjuo

Interparolo konsistanta el demandoj kaj respondoj pri ies vivo, agoj aŭ opinioj por raporto: „Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko“ estas surpaperigo de intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet [2].
2. PP: Fascina broŝuro, Monato, 199311, p. 23a
angle:
interview
beloruse:
інтэрвію
ĉeĥe:
interview
france:
interview, entrevue (interview), entretien
germane:
Befragung, Interview
hispane:
entrevista
hungare:
interjú
latine:
colloquium, ii percontatiuum, colloquium, ii interrogatiuum
nederlande:
interview
perse:
مصاحبه
portugale:
entrevista
ruse:
интервью
slovake:
interview

intervjuiĝi

(ntr)
Respondi al demandoj de intervjuo: ĉu vi venas ... al nia ĉefsidejo por intervjuiĝi? [3].
3. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
france:
donner un entretien, se faire interviewer

dungintervjuo, laborintervjuo

Intervjuo per kiu proponanto de laboro esploras la pretecon de kandidato: imagu, kion mi aŭdis dum dungintervjuo: „ĉu vi havas sperton?” „jes, multan, jam 50 intervjuojn.” [4]; mi sukcesis pri la unua laborintervjuo [5].
4. -: Frazo 6736127a, Tatoeba, [2018?]
5. noktema: E-blogaĵo - saluton ree, 2010
angle:
employment interview
france:
entretien d'embauche

administraj notoj