iredent/a PV

iredenta

POL
Celanta unuiĝon kun la ĉefa teritorio de la nacio: Granda Italio, aŭ Imperia Italio, estis ambicia projekto revita de la itala faŝismo por krei imperion, kiu inkludus la iredentajn teritoriojn de Korsiko, Nico, Dalmatio, Malto, plus aldonajn teritoriojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, kiel Albanio, Montenegro, norda Tunizio kaj norda Libio [1].
angle:
irredentist
ĉeĥe:
iredentní (území)
france:
irrédentiste (adj.)
germane:
irredentistisch
hispane:
irredento
hungare:
irredenta
katalune:
irredempt, irredemptista
nederlande:
onbevrijd
pole:
irredentystyczny
portugale:
irredento
slovake:
iredentistický

iredentismo   Vikipedio

POLHIS
Politika doktrino de tiuj, kiuj celas unuiĝon kun la ĉefa nacia teritorio: iredentismo estas politika opinio, laŭ kiu ekstere de iu regno ekzistas teritorioj, kiuj vere devus aparteni al tiu regno, ĉu pro la volo de siaj loĝantoj, ĉu pro sia historio, ĉu pro ekonomiaj interesoj, la vorto devenas de la itala esprimo „terre irredente“ t.e. „landoj (ankoraŭ) ne savitaj“ [2].
ANT:separatismo
angle:
irredentism
ĉeĥe:
iredentizmus
france:
irrédentisme
germane:
Irredentismus
hispane:
irredentismo
hungare:
irredentizmus
katalune:
irredemptisme
nederlande:
irredentisme
pole:
irredentyzm, irredenta
portugale:
irredentismo
ruse:
ирредентизм
slovake:
iredentizmus

administraj notoj