izomorf/a

izomorfa

1.
FIZ Havanta la saman formon kiel la alia.
2.
MIN Kristaliĝanta laŭ la sama aŭ tre simila formo: la trinatria salo estas blanka aŭ senkolora solido […] ĝia salo dodekahidrata estas izomorfa kun trinatria fosfato [1].
3.
MAT Izomorfia: oni povas pruvi, ke ĉiuj modeloj de la formaligita teorio estas izomorfaj unu kun la alia, alivorte, la duaordaj aksiomoj de Peano plene priskribas la strukturon de la naturaj nombroj [2].
4.
KOMP Tradukebla inter ambaŭ prezentoj sen perdo de informoj: LLVM subtenas tri mezprezentajn izomorfajn formojn: hom-legebla asembla formo, C++ objekta formo […] kaj densa duumkoda formo por seriigo [3].
beloruse:
ізаморфны
ĉine:
3. 同构 [tónggòu]
france:
isomorphe
germane:
1. isomorph, formgleich 2. von gleicher Kristallform 3. isomorph
hungare:
izomorf, azonos alakú
japane:
同形の [どうかたの], 同型の [どうかたの]
nederlande:
1. gelijkvormig 2. isomorf
portugale:
isomorfo
ruse:
изоморфный
ukraine:
спец. ізоморфний, подібний за формою

administraj notoj