1jubile/o PV
jubileo
- 1.
Publika festo,
per kiu oni solenas kvindekan, centan aŭ alian gravan
datrevenon de evento:
la 125-jara jubileo de Esperanto;
festi jubileon.
- 2.
Solena pekabsolvo, kiun la papo konsentis unue
en ĉiu centa jaro, poste
en ĉiu kvindeka kaj nuntempe en ĉiu dudekkvina.
- beloruse:
- 1. юбілей
- ĉeĥe:
- jubileum
- france:
- jubilé
- germane:
- 1. Jubiläum, Gedenkfeier, Jahrestag 2. Halljahr, Erlassjahr, Heiliges Jahr, Jubeljahr
- hispane:
- jubileo
- hungare:
- 1. jubileum, évforduló 2. szentév
- itale:
- giubileo
- katalune:
- jubileu
- nederlande:
- 1. jubileum 2. heilig jaar
- portugale:
- jubileu
- ruse:
- 1. юбилей
- slovake:
- jubileum
- svede:
- 1. jubileum 2. heligt år, jubelår
- ukraine:
- ювілей, річниця
jubilea
-
Rilata al jubileo, solenanta la pason de ronda nombro
de jaroj post evento:
Lidia antaŭenpaŝis por meti teron de la tombo
de sia patro sur la radikojn de la jubilea kverko
[1].
1.
W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.