kajak/o SPV

kajako

SHISPO Malpeza boato por unu aŭ du homoj, kun malrigida ŝelo, kondukata per duobla pagajo, kiajn tradicie uzis inuitoj: ĉiun virinboaton akompanis ĉasistoj en kajakoj [1]; mi ŝatas promeni sur maro per propra kajako [2]. VD:kanuo, pirogo
Rim.: Foje aperas alternativaj nomoj, ekz-e por aleuta kajako: bajdaro flosas sur la maro […], en la bajdaro sidas homo, [kiu] fumas pipon kaj ridetas Ĉukĉoj .
1. Peter Feuchten, Karl Gustafsson trad.: mia junaĝo en grenlando, norda prismo, 1956, numero 2a, p. 82-85a
2. Hurukawa M.: Januaro 12a 2001, Esperanto Koresponda Servo, Listo de respondintoj, soc.culture.esperanto, 2001-01-11
angle:
 kayak
beloruse:
 каяк (човен), байдарка
ĉeĥe:
 kajak
finne:
 kajakki
france:
 kayak
germane:
bajdaro: Baidarka.  Kajak, Paddelboot
hispane:
 kayak
hungare:
 kajak
indonezie:
 kayak
nederlande:
 kajak
pole:
 kajak
portugale:
 caiaque
ruse:
bajdaro: байдарка.  каяк, байдарка
slovake:
 kajak
turke:
 kayak
ukraine:
 каяк, байдарка

kajaki

Veturi per kajako: ĉu iu alia de vi kajakas […]? kiom da kilometroj jare [3]? sekvis du serioj de diapozitivoj, unu pri […] kajakado [4].
3. J. Vaijärvi: pagajaj/padelaj demandoj, soc.culture.esperanto, 1999-03-22
4. La Ondo de Esperanto, Spite al la terorismaj atencoj
angle:
 to kayak
beloruse:
 плаваць на каяку, плаваць на байдарцы
finne:
 kulkea kajakilla
france:
 faire du kayak
germane:
 Kajak fahren, paddeln
hispane:
 remar en kayak
hungare:
 kajakozik
nederlande:
 kajak varen
pole:
 płynąć kajakiem
turke:
 kayak yapmak

administraj notoj