kalabas/o PIV1
kalabaso 
- Ŝelo de iu tropika kukurbo (Lagenaria siceraria), kiu sekiĝante tre malmoliĝas, kaj estas diverse uzata kiel vazo, muzikila sonkesto, kaĝo...: la mastro proponas la vinon tenatan en kalabaso, mem provas iom kaj poste per la du manoj prezentas la vinon al la gastoj [1].
1.
Ĉina Radio Internacia: La moroj de
drinkado (2), 2004-12-23
- ĉeĥe:
- kalabas, tykvice
- finne:
- kalebassi
- france:
- calebasse
- germane:
- Kalebasse
- hungare:
- kabak, lopótök
- nederlande:
- kalebas
- pole:
- tykwa
- portugale:
- cabaça
- slovake:
- kalabas