kambri/o PV

kambrio

GEOL La unua periodo de la paleozoiko daŭranta de antaŭ 540 ĝis 485 milionoj da jaroj: [dum] kambrio […] rapide evoluis la bestaro kaj aperis solida skeleto (kambria eksplodo) [kaj] aperis ĉiuj reprezentantoj de senvertebruloj [1].
angle:
 Cambrian (period)
beloruse:
 кембрый
ĉeĥe:
 kambrium
france:
 Cambrien
germane:
 Kambrium
hispane:
 cámbrico
hungare:
 kambrium
katalune:
 cambrià
nederlande:
 cambrium (geol. tijdperk)
pole:
 kambr
ruse:
 кембрий
slovake:
 kambrium
ukraine:
 кембрій

antaŭkambrio

GEOL Unua tempo de la tero, de ĝia estiĝo ĝis kambrio: troveblas ĉiaj fosiliaj bestospecioj, de stomatolitoj el antaŭkambrio ĝis restoj de vertebruloj el la glaci-epoko [2]; la nekredeble longa tempo de la Tera formiĝo ĝis la apero de unuaj prabestoj, kiu daŭris de antaŭ 4 600 ĝis antaŭ 570 milionoj da jaroj estas nomata Antaŭkambrio [3].
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio
3. Vikipedio, artikolo „antaŭkambrio“, 2008-01-18
france:
 précambrien
katalune:
 precambrià, criptozoic
pole:
 prekambr
ukraine:
 докембрій

administraj notoj