*kamel/o
*kamelo
↝ 
Genro el familio kameledoj (Camelus), kun unu (dromedaro) aŭ du (baktria kamelo) ĝiboj ĉe la dorso, vivanta en Azio kaj Afriko: en la komenco paŝis unuĝiba kamelo kun blankaj haroj, unu el la unuaj kiujn oni kaptis en la dezerto [1]; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [2]; kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo [3].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 21a.
2. La Nova Testamento, S. Marko 10:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:23
2. La Nova Testamento, S. Marko 10:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:23
- angle:
- camel
- beloruse:
- вярблюд
- bretone:
- kañval
- bulgare:
- камила
- france:
- chameau
- germane:
- Kamel
- hispane:
- camello
- hungare:
- teve
- katalune:
- ~ino: camella camell
- latinece:
- Camelus
- nederlande:
- ~ino: merrie (v.kameel), vrouwelijke kameel kameel
- pole:
- wielbłąd
- ruse:
- ~ino: верблюдица верблюд
- svede:
- kamel
- turke:
- deve
dekameliĝi
- Lasi la rajdadon de kamelo: [unu karavanano] dekameliĝis, donis la bridon al kunrajdanto, kaj rapidpaŝe venis antaŭen [4].
4.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1
- france:
- descendre de chameau
- katalune:
- desmuntar del camell
- nederlande:
- afstijgen (v.e.kameel)
- pole:
- zsiadać z wielbłąda
- ruse:
- спешиться с верблюда
administraj notoj
de~iĝi:
Mankas dua fontindiko.