9kampanj/o PV

9kampanjo   Vikipedio

POLEKONMIL Laŭplana agado dum limigita tempo por difinita celo: entrepreni energian kampanjon por la popolklerigado; kampanjo por ĉesigi fumadon inter maorioj [1]; post la elektoj ŝi povus eventuale […] aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo [2]; la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaŭgajn kondiĉojn de ĝiaj ellaborado kaj disvendado [3]; en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn [4]; Intel en siaj nunaj reklamokampanjoj emfazas al klientoj, ke „via infano bezonas procesoron Pentium III[5]; la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj [6]; okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj [7]; ekde la 22a de julio 1942 […] komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto [8].
Rim.: En la 17a jc la franca vorto „campagne“, transpreniĝis i.a. al la angla kaj germana lingvoj en la senco „operaco“.
angle:
campaign
beloruse:
кампанія
bulgare:
кампания
france:
campagne (action systématique)
germane:
Feldzug, Kampagne
hispane:
campaña
hungare:
kampány
nederlande:
campagne
pole:
kampania
ruse:
кампания

9kampanji PV

Aranĝi kaj fari kampanjon: la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, kampanjas por atentigi kamparanojn pri la maljusteco kaŭzata al infanoj [9]; kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon [10]; Sendependiga Partio […] kampanjas por retiriĝo de Britio el EU [11]; nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O'Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko [12].
9. Monato, Christian Fabossou: Afriko: Sklavoj ― kvinjaraĝaj
10. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 2013
11. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
12. Monato, Garbhan Macaoidh: Malbona investo
angle:
campaign
france:
faire une campagne, promouvoir
germane:
zu Felde ziehen, kämpfen (Kampagne), eintreten (für ein Ziel)
pole:
prowadzić kampanię

administraj notoj