*kancelari/o PV

*kancelario

1.
Loko, kie oni metas sur diplomatiajn aktojn aŭ politikajn dokumentojn la sigelon de la ŝtato, kaj oni konservas ilin: li fieraspekte ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto Metrop ; parto de la vizitantoj restis en la ĝenerala kancelario […] delogante la oficistojn de la laboro Metrop ; la literatura germana lingvo formiĝis […] en la kancelarioj de la princoj, sed la reformacio […] fiksis ĝin pli precize [1]; juĝeja kancelario; kancelaria stilo. VD:kanceliero
2.
La kancelaria administracio mem: la kancelario rifuzis aprobi la projekton; la maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo, […] mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario [2]; traduko de politikaj aktualaĵoj kiajn faris por la Moskva registaro ties eksterlanda kancelario en la 17ª jc [3].
3.
Loko en oficejo, en kiu oni akceptas la klientojn, konservas aŭ esploras la dokumentaron; sekretariejo: banka kancelario. VD:kontoro
4.
La oficistaro tie laboranta; sekretariaro: mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj [4].
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
 outer office, reception, waiting room 1. office of public records, chancery, chancellery 2. chancery, chancellery
beloruse:
 канцылярыя
ĉeĥe:
 kancelář, kancelář, sekretariát
france:
 chancellerie
germane:
 Kanzlei 3. Sekretariat
hungare:
 kancellária
nederlande:
 kanselarij
pole:
 kancelaria
rumane:
 birou
ruse:
 канцелярия
slovake:
 kancelária, sekretariát
ukraine:
 канцелярія

administraj notoj