1kanon/o PV

kanono

1.
MIL Granda pulvopafilo, ĵetanta pafaĵojn laŭ plata, preskaŭ rekta trajektorio al rekte trafeblaj, vertikalaj celoj, aŭ al malproksimaj celoj (18 – 40 km) kun starta rapido de pafaĵo pli granda ol ĉe haŭbizoj aŭ bombopafiloj: kanono konsistas el cilindra metala tubo (40 – 80 kalibrojn longa), pretigita por enteni pafaĵojn, kiujn elĵetas la eksplodo de pulvo, kaj portata de movebla aŭ nemovebla afusto; ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: bum! [1]; tondris kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj [2]; [li] respondecis pri la adapto de la origine surŝipa kanono al surtera uzo [3]. SUP:pafilegoVD:haŭbizo
2.
Pafilego: ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn [4].
Rim.: La 1a Oficiala Aldono difinas kanonon per tradukoj, el kiuj la angla respondas al la senco kanono2, dum la rusa kaj germana, al kanono1; PIV kaj la franca ŝajne ne distingas inter ili. Laŭ lingva analogio ŝajnas avantaĝa preferi por la supernocia senco kanono2 la vorton „pafilego“, simile al „skribilo“ (kiu povas esti krajono, plumo, kreto ktp) aŭ „pafilo“ (fusilo, karabeno, pistolo ktp). [Sergo Pokrovskij]
Rim.: Kanono estas ankaŭ religia norma tekstaro; cetere ĉenkanton oni okaze nomas kanono.
angle:
1. big gun, large gun
beloruse:
гармата
ĉeĥe:
dělo, kanón
ĉine:
大炮 [dàpào], 炮 [pào], 砲 [pào], 礮 [pào]
france:
canon (arme)
germane:
1. Kanone 2. Geschütz
hispane:
1. cañón
hungare:
löveg 1. ágyú ŝipa ~o: hajóágyú.
japane:
聖書正典 [せいしょまさのり], 教会法規 [きょうかいほうき], 聖人表 [せいじんおもて], 聖列 [ひじりれつ], カノン
katalune:
canó
nederlande:
kanon
pole:
armata, bombarda, działo
rumane:
pușcă, tun
ruse:
1. пушка
slovake:
delo, kanón
ukraine:
гармата

kanoni

(tr)
MIL Pripafi per kanono: Harriman-ŝipo poste sukcese kanonis la danan ŝipon kaj dronigis ĝin [5]; la rusoj kanonis nian urbeton kaj kuglo de kanono trafis la subtegmenton [6].
5. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, 1994
6. Júlia Sigmond: La mistera nokto, Monato, 2009/11, p. 24
beloruse:
абстраляць з гарматы
ĉeĥe:
být kanonizován
ĉine:
炮轟 [pàohōng]
france:
canonner
germane:
mit Kanonen beschießen
hispane:
cañonear
hungare:
ágyúz
japane:
砲撃する [ほうげきする]
katalune:
canonejar
nederlande:
kanonneren
pole:
ostrzelać(z armaty)
rumane:
trage
ruse:
обстрелять из пушек
slovake:
delom, strieľať kanónom
ukraine:
стріляти з гармати

kanonisto

MIL Soldato reganta kanonon: mi […] rigardis nur la prusajn kanonistojn, kiuj reŝargis siajn pecojn [7].
7. Erckmann-Chatrian, trad. P. J. Doumen: Soldato de Napoleono, [vidita en 2015]
ĉeĥe:
dělostřelec, kanonýr
ĉine:
炮兵 [pàobīng], 炮手 [pàoshǒu]
france:
cannonier
germane:
Kanonier
japane:
砲手 [ほうしゅ], 教会法学者 [きょうかいほうがくしゃ]
nederlande:
kanonnier
pole:
artylerzysta, bombardier, kanonier, działonowy
rumane:
artilerist, bombardier, canonier
slovake:
delostrelec
ukraine:
знавець канонічного права

akvokanono

Akvoĵetilo: akvokanonoj provis disigi la homamason [8]; policanoj […] surĉevalaj […] observis la manifestaciantojn, videblis ankaŭ akvokanonaj veturiloj [9].
8. -: Alĝerio: miloj da manifestaciantoj sur la stratoj..., Neniam milito inter ni, 2010-02-23
9. Garbhan MacAoidh: Neŭtraleco minacata, Monato, 2003/04, p. 13
ĉine:
喷水装置水枪 [pēnshuǐzhuāngzhìshuǐqiāng], 防暴水枪 [fángbàoshuǐqiāng]
germane:
Wasserwerfer
nederlande:
waterkanon

administraj notoj