*kapel/o

*kapelo   Vikipedio

1.  
KRI Ŝirmita loko, ĉu aparta domo, ĉu parto de kirko aŭ de privata domo, kie oni preĝas; tradicie loko, kie oni konservis relikvon: (la kavernaj grotoj) aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj [1]; supre staras sur la monto la silenta kapeleto FK ; li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro [2]; malgraŭ tio ke li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo, tia, kian posedas preskaŭ ĉiu urbeto de Litovio [3]; en flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro [4]; kapelo de Medici farita de Michelangelo [5]; la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon [6].
2.  
MUZ Aro da muzikistoj, precipe (sed ne nur) tiuj ludantaj aŭ kantantaj en kapelo 1; preĝeja aŭ kortega ĥoro: jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando! [7]; neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron ktp [8].
Rim.: La vorto devenas de la latina „capella“, manteleto. Adore al Sankta Martino, kiu dividis sian mantelon kun almozulo, ekde la frua mezepoko oni tiel nomis relikvojn aŭ la ĉambron, kie oni konservis ilin. Poste oni nomis ankaŭ la prizorgantojn de diservoj („capellani“) kaj ankoraŭ poste la akompanantajn muzikantojn tiel.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
3. Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejoMonato
4. Laimius Stražnickas: MariaMonato
5. J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje
6. Sándor Szathmári: La barbaro
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, Ĉap. 2-a.
8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 28a.
angle:
chapel
beloruse:
1. капліца 2. капэла
ĉeĥe:
kapela kapela, malý orchestr
france:
1. chapelle 2. chapelle (groupe de musiciens)
germane:
1. Kapelle 2. Kapelle
hispane:
capilla
hungare:
1. kápolna 2. templomi énekkar/zenekar
nederlande:
1. kapel 2. muziekkapel
pole:
1. kaplica 2. kapela
rumane:
capelă
ruse:
1. часовня 2. капелла (муз.)
slovake:
kapela, malý orchester

kapelestro   Vikipedio

MUZ Ĥorestro, estro de kapelo2: la reĝisoro iras al la kapelestro: ― Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero [9]; je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj ĉefkantisto [10].
ĉeĥe:
dirigent chóru, kapelník
france:
maître de chapelle
pole:
kapelmistrz
rumane:
capelmaistru, dirijor
ruse:
регент (церковного хора), капельмейстер (вокальной капеллы)
slovake:
dirigent, kapelník

kapelano  

(evitinde) (malofte)
KAT Helpanto kaj anstataŭanto de pastro prizorganta diservojn; vikario, diakono: paroĥoj kaj lernejoj, preĝgrupoj kaj katolikaj societoj, […] volas havi propran pastron, propran kapelanon, propran spiritan patron [11].
Rim.: La vorto estas derivaĵo en la latina kaj ne en Esperanto (vd. supre). Ĝi aperas en PV sed ne plu en PIV-oj. Ni rekomendas tute eviti ĝin.
france:
chapelain

administraj notoj

~ano: Mankas dua fontindiko.