*karaben/o JED

*karabeno

MIL Milita pulvopafilo, pli longa ol pistolo, kaj kies tubo estas interne strekita: li supreniris la ŝtuparon, eniris en la ĉambron de la gvardianoj ordigitaj kiel plektbarilo, la karabenon sur ŝultro [1].
1. C. Perrault, trad. P. Sarpy: La Belulino dormanta en Arbaro, Rakontoj pri feinoj, 1904
angle:
carbine
beloruse:
карабін
bretone:
karabinenn
ĉine:
卡宾枪 [kǎbīnqiāng]
france:
carabine
germane:
Karabiner, Reiterflinte
hispane:
carabina
hungare:
karabély
itale:
carabina
japane:
騎兵銃 [きへいじゅう], カービン銃 [カービンじゅう]
katalune:
carrabina
nederlande:
karabijn
pole:
karabin
rumane:
pușcă
ruse:
карабин
ukraine:
карабін

karabenisto

MIL Ĝendarmo – tiel nomata en pluraj regnoj: ekspozicio ĉe la Koloseo en Romo, en 2010, de 337 objektoj ŝtelitaj, kiuj estis retrovitaj de la italaj karabenistoj [2].
2. S. Hardy, trad. C. Minnaja: La Trofeojn de milito, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
beloruse:
карабінэр
ĉine:
騎槍兵 [qíqiāngbīng]
france:
carabinier
germane:
Karabinier, Gendarm, Landjäger
itale:
carabiniere
japane:
騎銃兵 [きじゅうへい], カービン銃で武装した兵士 [カービンじゅうでぶそうしたへいし]
ukraine:
карабінер

administraj notoj

pri ~o :
      Ne estas al mi tre klare, ĉu temas nur pri milita pafilo. PIV1
      estas malpli strikta ("precizpafa fusilo, uzata precipe de
      kavalerianoj aŭ en pafkonkurso") kaj pli bone respegulas
      la uzon de la samforma franca ekvivalento. Povas esti, ke la
      vinjeto MIL ne estas necesa, krom se ni decidas atribui ĝin
      (eĉ provizore) al ĉiuj armiloj.
      [MB]