*ken/o

*keno  

1.  
Longa, seka, maldika lignosplito, uzata kiel lumigilo anstataŭ kandelo, aŭ por disbruligi pli grandan lignofajron (kp alumeto) ktp: tiam ni (temas pri gnomoj) sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj [1]; tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron Metrop .
2.
Rezinoriĉa ligno: kena torĉo.
angle:
1. fatwood 2. resinous wood
beloruse:
1. лучына 2. смаляк
bretone:
2. koad rousinek
ĉeĥe:
louč, smolné dřevo
france:
1. bois gras 2. bois résineux
germane:
Kien, Kienholz
hispane:
1. antorcha 2. madera resinosa
hungare:
1. fokla, világítószilánk 2. gyantás fa
nederlande:
1. kien 2. harsrijk hout
pole:
1. łuczywo
ruse:
1. лучина 2. смольё, осмол, смолистая древесина
slovake:
lúč, smolienka
svede:
1. tjärved

administraj notoj