kerkedul/o PIV1

kerkedulo

ZOO Malgranda naĝobirdo de nordaj Eŭropo kaj Azio, specio de la genro anaso (Anas querquedula), vivanta en densaj kreskaĵoj apud stagnaj akvejoj; marĉanaso: haŭtaj pecoj de kerkedulaj kapoj [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 105a, volumo 3a, p. 367a
angle:
garganey
beloruse:
чырок
ĉeĥe:
Čírka modrá
france:
sarcelle d'été
germane:
Knäkente
hungare:
bőjti réce
japane:
シマアジ
katalune:
xarrasclet, roncadell
latinece:
Anas querquedula
nederlande:
zomertaling
pole:
cyranka
slovake:
kačica chrapačka
svede:
årta
ukraine:
чирок-тріскунок

administraj notoj