*kies PV

*kies

1.
Demanda senfleksia pronomo, signifanta „de kiu?“, „de kiuj?“ kaj montranta la apartenecon: kies filino vi estas? [1]; kies vi estas? kaj kien vi iras? [2]; kies tombo tio ĉi estas Hamlet ? kies tiuj ĉi soldatoj? ― de la norvego Hamlet .
2.
Nerekte demanda pronomo, kun sama signifo: demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la tajloro FK ; [li demetis] la ĉirkaŭkolon kaj […] demandis, kies propraĵo ĝi estas [3]; scias la kato, kies lardon ĝi manĝis PrV .
3.
Relativa pronomo signifanta „de kiu“, „de kiuj“, kaj montranta apartenecon: la lando, kies gastoj ni estas [4]; kies gasto mi estas, ties feston mi festas PrV ; malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas FK ; ni konstruu […] turon, kies supro atingos la ĉielon [5]; personojn, pri kies sinteno li dubis Iŝtar ; li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon [6].
Rim. 1: Kies ne estas ordinare sekvata de la artikolo; tamen oni trovas ĉe Zamenhof: de mi, kies la amo estis sankta [7].
Rim. 2: Kiam kies estas komplemento de substantivo dependanta de prepozicio, oni metas ĝin inter la prepozicio kaj la substantivo: jen estas la signoj, per kies potenco ni […] atingos la celon [8]; la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon Hamlet .
Rim. 3: En la -es-serio nur kies kaj ties povas egale resendi al personoj aŭ objektoj, dum ies, nenies, ĉies resendas ordinare nur al personoj: mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon dum la kongreso mi proponis [9].
Rim. 4: Kies kaj ties povas esti indiferente singularaj aŭ pluralaj: jen montriĝis […] altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo [10]; niaj samideanoj […], kies vortoj […] eble ŝajnis al vi tro fabelaj [11].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:17
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:4
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 1:5
7. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1906
8. L. L. Zamenhof: La Vojo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
afrikanse:
wie se
albane:
të cilit
amhare:
የማን
arabe:
الذي
armene:
ում
azerbajĝane:
kimin
beloruse:
чый
bengale:
যার
birme:
မည်သူ၏
bosne:
čije
ĉeĥe:
jehož, jejichž, jejíž, čí
ĉine:
誰的 [shéide]
dane:
hvis
estone:
kelle
eŭske:
zeinen
filipine:
kung saan ang
france:
de qui, duquel, dont
galege:
cuxa
germane:
1. wessen 2. wessen 3. dessen, deren
guĝarate:
જેના
haitie:
ki gen
haŭse:
wanda
hinde:
जिसका
hispane:
1. ¿de quién?, ¿de quiénes? 2. cuyo 3. de quien, de quienes
hungare:
1. kinek a 2. kinek a 3. akinek a
igbe:
onye
indonezie:
1. milik siapa
irlande:
a bhfuil a
islande:
sem
japane:
その
jave:
kang
jide:
וועמענס
jorube:
ti
kanare:
ಅವರ
kartvele:
რომლის
kazaĥe:
кімнің
kimre:
y mae ei
kirgize:
кимдин
kmere:
ដែល
koree:
누구의
korsike:
quale
kose:
kabani
kroate:
čije
kurde:
yê wan
latine:
cuius
latve:
kuru
laŭe:
ທີ່
litove:
kurio
makedone:
чија
malagase:
izay
malaje:
yang
malajalame:
ആരുടെ
malte:
li
maorie:
tona
marate:
ज्यांचे
monge:
uas nws
mongole:
нь
nederlande:
wiens, wier
nepale:
जसको
njanĝe:
amene
norvege:
hvis, hvem sin
okcidentfrise:
waans
panĝabe:
ਜਿਸ ਦੇ
paŝtue:
د چا
pole:
czyj, czyja, czyje, kogo, którego
ruande:
ninde
rumane:
cui, pe cine
ruse:
чей
samoe:
o lona
sinde:
جن جي
sinhale:
කාගේ
skotgaele:
aig a bheil
slovake:
koho, čí
slovene:
katerih
somale:
kuwaas oo
ŝone:
vane
sote:
eo
sunde:
saha
svahile:
ambao
taĝike:
ки
taje:
ใคร
tamile:
அதன்
tatare:
кем
telugue:
దీని
turke:
1. kimden, hangisinden 2. kimin
ukraine:
якого
urdue:
جن
uzbeke:
kimning
vjetname:
zulue:
ogama

administraj notoj