*kitel/o

*kitelo

TEKS
1.
Vasta manikhava vesto el vulgara ŝtofo, kovranta de ŝultro ĝis genuoj; longa bluzo: oni vestis ŝin (la forbruligotan sorĉistinon) per kitelo el maldelikata saktolo [1]; vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al vi en mia malpura kitelo! [2]; kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron [3]; Bartos Antonin, fervojista pensiulo, postulas la kompenson por la neniigita mortkitelo [4].
2.
Ĥalato: sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane [5].
Rim.: Nur la senco kitelo1 estas fundamenta.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
3. La Nova Testamento, S. Johano 21:7
4. Karel ĈAPEK, tr. Josef CHVOSTA: Jura kazo, Nica Literatura Revuo, 3:6
5. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
angle:
1. frock 2. smock
ĉeĥe:
bunda, halena, kazajka, pracovní plášť
france:
1. souquenille
germane:
Kittel
hungare:
köpeny (munka-), munkaköpeny
japane:
スモック, オーバーオール [おーばーおーる]
katalune:
1. guardapols
nederlande:
kiel (stofjas), stofjas
okcitane:
1. sarguina, sarguin
perse:
1. رولباسی 2. خلعت
pole:
1. kitel, fartuch
ruse:
1. балахон, блуза 2. спецовка, рабочий халат
slovake:
halena, pracovný plášť
ukraine:
робочий халат, спецівка, робоча блуза

trudkitelo

1.
MED Kitelo kun longaj manikoj, uzata por senmovigi psikiatrajn pacientojn aŭ danĝerajn personojn: li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita al la feraj rungoj de sia lito [6]
2.
(figure) Io kio bremsas la disvolviĝon: Flandra ŝtato devas reakiri sian suverenecon per retiriĝo el trudkitelo de monda kapitalismo [7]
6. La Ondo de Esperanto, 2006:12
7. Meervoud, maldekstra suverenista cerbumkomitato
ĉeĥe:
svěrací kazajka
ĉine:
拘束衣 [jūshùyī]
france:
camisole de force
germane:
Zwangsjacke
hungare:
kényszerzubbony
japane:
拘束衣 [こうそくい], 拘束服 [こうそくふく]
katalune:
camisa de força
nederlande:
dwangbuis
okcitane:
camisa de fòrça
pole:
1. kaftan bezpieczeństwa
slovake:
zvieracia kazajka
ukraine:
гамівна сорочка

administraj notoj