1klient/o

kliento

1.
EKON Kutima aĉetanto de butiko, kompanio, servoprovizanto (notario, advokato, kuracisto...): kliento de viandisto, de banejo, de restoracio; multklienta butiko; la juĝistoj senkulpigis mian klienton; kliento de dentisto; ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove en sia magazeno Marta .
2.
HIS En romia antikvo, plebano sin metinta sub protekton de Patricio: miaj klientoj, [...] eksciinte pri mia reveno, kunkuris por min saluti [1].
1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidya Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 28a
angle:
1. client, customer, patient (p.p. kuracisto) 2. client
beloruse:
кліент
ĉeĥe:
klient, zákazník
ĉine:
1. 客戶 [kèhù], 买主 [mǎizhǔ], 客人 [kèrén], 用戶 [yònghù], 顧客 [gùkè], 客戶端 [kèhùduān], 主顧 [zhǔgù], 客 [kè]
france:
1. client, consommateur, patient (d'un médecin) 2. client (dans le clientélisme antique)
germane:
1. Klient, Kunde, Patient (p.p. kuracisto)
hungare:
1. kliens, ügyfél, kuncsaft 2. kliens
japane:
顧客 [こきゃく], 依頼人 [いらいにん], 患者 [かんじゃ], 得意客 [とくいきゃく], 常連 [じょうれん], クリエンテス
katalune:
1. client, parroquià
nederlande:
1. cliënt, klant, patiënt
okcitane:
1. client
pole:
1. klient
portugale:
1. cliente
rumane:
1. client, interesant
ruse:
1. клиент, пациент (p.p. kuracisto), постоянный покупатель 2. клиент
slovake:
zákazník
turke:
1. müşteri
ukraine:
клієнт

klientaro

EKON
Tuto de la kutimaj aŭ okazaj aĉetantoj de butiko, kompanio, servoprovizanto: la entreprenistoj [...] ne obeas al la scienco, sed al la sento kaj kompreno pri plej bona servado al la klientaro [2]; kiel lertaj specialistoj ili havis grandan klientaron [3]
2. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, jaro 1998a, numero 9a, p. 20a
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri fratoj
beloruse:
кліентура
ĉeĥe:
klientela
ĉine:
全体当事人 [quántǐdāngshìrén]
france:
clientèle
germane:
Kundschaft, Klientel
japane:
顧客たち [こきゃくたち], 顧客層 [こかくそう]
katalune:
clientela, parròquia
okcitane:
clientèla
pole:
klientela
portugale:
clientela
ruse:
клиентура
slovake:
klientela
turke:
müşteriler
ukraine:
клієнтура

administraj notoj