2klinik/o PV

kliniko

MED
1.
Sekcio de hospitalo, kie majstro instruas siajn disĉiplojn, farante antaŭ ili diagnozojn ĉe la litoj de malsanuloj.
2.
Malsanulejo neŝtata, specialiĝinta: dum preskaŭ unu jaro funkcias en Litovio krimula grupo kunlaboranta kun nelegalaj klinikoj en Italio, al kiuj ĝi liveras homajn organojn [1]; en iuj landoj, ĉefe Usono, estas klinikoj, kie oni kuracas diversajn malsanojn (ne nur) psikologiajn per helpo de sonĝoj [2]; aparte furoras ĉe privataj klinikoj dentaj kaj plasti[k]aj operacioj [3]; la nova kliniko estas 100 % private financata [4]; en Ukrainio kostas abortigo en ŝtata hospitalo aŭ privata kliniko ekvivalenton de proksimume 100 usonaj dolaroj [5].
1. last: Krimo organ-izata, Monato, 2000/11, p. 14
2. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
3. Monato, Last: Medicina turismo
4. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Lviv kaj mort'
angle:
clinic
beloruse:
клініка
ĉeĥe:
klinika
ĉine:
医务所 [yīwùsuǒ], 医务院 [yīwùyuàn], 門診室 [ménzhěnshì], 教学医院 [jiàoxuéyīyuàn], 医务室 [yīwùshì]
france:
clinique
germane:
Klinik, Lehrkrankenhaus
hispane:
clínica
itale:
clinica (osped. univ.)
japane:
臨床 [りんしょう], 臨床講義 [りんしょうこうぎ], 臨床講義室 [りんしょうこうぎしつ], 診療所 [しんりょうしょ], 医院 [いいん]
katalune:
clínica
nederlande:
kliniek
pole:
klinika
rumane:
clinică
ruse:
клиника
slovake:
klinika
ukraine:
клініка

administraj notoj