3komandit/o

komandito

EKON
1.
Sumo, disponigata al komerca societo de ano, kiu ne partoprenas en la administrado.
2.
Sistemo, en kiu parto de la anoj de societo, ne partoprenante en ties administrado, riskas nur sian monon kaj ne respondas pri la funkciado de la societo.
angle:
2. limited partnership
ĉeĥe:
komanditní společnost
france:
1. commandite (fonds) 2. commandite (système)
germane:
1. stille Beteiligung, stille Einlage
japane:
合資会社 [ごうしがいしゃ], 出資金 [しゅっしきん]
pole:
komandyta 1. komandyta 2. komandyta
portugale:
2. comandita, sociedade em comandita
rumane:
comandită
slovake:
komanditná spoločnosť
ukraine:
командитне товариство

komandita

Funkcianta laŭ komandito 2: EKON komandita societo. preskaŭ ĉiuj malnovaj familiaj entreprenoj fariĝis akciaj kompanioj aŭ societoj komanditaj [1].
1. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
beloruse:
~a societo: камандытнае таварыства.
france:
~a societo: société en commandite.
germane:
~a societo: Kommanditgesellschaft.
nederlande:
~a societo: commanditaire vennootschap.
pole:
~a societo: spółka komandytowa.
ruse:
~a societo: коммандитное товарищество.

komanditi

(tr)
Disponigi komanditon 1.
ĉeĥe:
investovat peníze do komanditní společnosti
france:
commanditer (investir en commandite)
japane:
出資する [しゅっしする]
pole:
finansować
rumane:
finanța
slovake:
byť účastníkom komanditnej spoločnosti
ukraine:
кредитувати, фінансувати

komanditanto

EKON
Tiu, kiu komanditas: oni povas per malpli granda investo akiri kiel komanditanto i.a. la rajton al ĉiujare tempe limigita, senpaga uzado de komunaj apartamentoj [2].
2. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
angle:
sleeping partner, silent partner
beloruse:
камандытыст
ĉeĥe:
podílník
france:
commanditaire (d'une commandite)
germane:
Kommanditist, stiller Gesellschafter, stiller Teilhaber
japane:
有限責任社員 [ゆうげんせきにんしゃいん]
nederlande:
stille vennoot
pole:
komandytariusz
rumane:
partener, comanditar
slovake:
podielnik

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~anto: Mankas dua fontindiko.