*kompres/o

*kompreso

MED
Plurfoje faldita tola peco, kiun oni metas sur vundon aŭ doloran korpoparton por firmigi bandaĝon, kolekti puson, mildigi brulumon ktp: la petantoj malaperis de l' placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo [1]; kompreso estas bandaĝo el unu peco da gazo, neteksaĵo, aŭ ankaŭ faldita tuko, kiu servas kiel ĉesigilo dum sangado (i. a. per premado) kaj kiel ŝirmilo de la vundo [2].
angle:
 compress
beloruse:
 кампрэс
ĉeĥe:
 náčinek, obklad, obkladek, zábal
france:
 compresse
germane:
 Kompresse, feuchter Umschlag
hispane:
 compresa
hungare:
 borogatás
katalune:
 compresa
nederlande:
 kompres
pole:
 kompres
portugale:
 compressa
ruse:
 компресс
slovake:
 kompresia, stlačenie
ukraine:
 компрес

administraj notoj