kondensator/o

kondensatoro   Vikipedio

1.  
ELEPV Aparato uzata por amasigi elektron, konsistanta el du armaturoj, disigitaj per konstanta interspaco plena je aero aŭ alia substanco netrairebla de elektro: poliklorizitaj bifeniloj […] estas grandskale uzitaj de la jaroj 1930 ĝis la 1980-aj jaroj kiel lubrikaĵo, kaj por la fabrikado de […] elektraj kondensatoroj, pro ilia relativa nebruligebleco kaj de ilia ekstra dielektrika eco [1]. VD:akumulatoro, kapacitanco.
Rim.: Troviĝas en PIV1 (kaj ege pli frue eĉ en ScTerm ) la formo „kondensilo“, derivita de iu radiko kondens kun pluraj fakaj sencoj. Bedaŭrinde la senco „kolekti elektron en kondensilo“, kiu sola povas pravigi la vorton „kondensilo“, estas markita evitinda.
2.  
FOTPV Simpla aŭ duobla lenso, per kiu oni konverĝigas la lumon sur malgrandan surfacon.
Rim.: Troviĝas en PIV1 la formo „kondensoro“ apud tria senco de „kondensilo“.
angle:
1. capacitor 2. condenser lens
beloruse:
1. кандэнсатар (электрычны) 2. кандэнсар, кандэнсарная лінза
ĉeĥe:
hustič, kondenzátor
france:
1. condensateur (électrique) 2. condenseur (optique), condensateur (optique)
germane:
1. Kondensator 2. Brennglas, Sammellinse, Kondensor
hispane:
1. condensador
hungare:
1. kondenzátor 2. kondenzorlencse
katalune:
1. condensador
nederlande:
1. condensator 2. condensor
pole:
1. kondensator elektryczny 2. kondensator optyczny
portugale:
1. capacitor, condensador 2. condensador
ruse:
1. конденсатор 2. конденсор
slovake:
kondenzátor

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Necesas doni pli fakan difinon. [MB]