4konsekr/i

konsekri  

(tr)
REL Ekfunkciigi en sankta rolo: ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj [1]; li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo [2]; Anastazio […] devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas [3].
a)
Solene enoficigi per religiaj ritoj pastron, reĝon...: la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri [4]; dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon [5].
b)
Destini aĵojn por dia servado per religiaj ritoj: rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj, dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj [6]; ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo [7]; ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj […] estu konsekrita al la Eternulo [8]; en la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo [9]; la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj [10]; ni konstruis la preĝejon, kaj ĝuste post unu jaro mi ĝin konsekris [11].
angle:
1.a ordain (p. p. pastro), coronate (p. p. reĝo) 1.b consecrate, decicate, devote, hallow, sanctify
ĉeĥe:
konsekrovat, posvěcovat, světit, zasvěcovat
france:
consacrer, ordonner (rel. consacrer)
germane:
1.a weihen, konsekrieren 1.b einsegnen, einweihen, konsekrieren
hispane:
consagrar
hungare:
1.a szentel 1.b felszentel
nederlande:
1.a inwijden 1.b consacreren
pole:
konsekrować, wyświęcać, poświęcać
portugale:
1.b consagrar, sagrar
rumane:
consacra
ruse:
1.a посвятить (в сан) 1.b освятить
slovake:
posväcovať, svätiť

administraj notoj