konsorci/o PIV1

konsorcio   Vikipedio

EKON Asocio de firmaoj aŭ institucioj, kiuj komunigas rimedojn kaj laborfortojn por iu celo: Unikodo estas la kreaĵo de konsorcio, al kiu apartenas la plej grandaj kompanioj de internacia komputado [1]; la konsorcio, estrata de granda usona petrolkompanio, gardas la enspezojn, ne pagante ion ajn al la loka registaro [2]. VD:alianco, ligo 2
1. J.C. Wells: Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo, 3.4 Unikodo, 1997-06-25
2. Ĝangalo: Ĉado minacas..., 2006-04-17
ĉeĥe:
konsorcium
france:
consortium
germane:
Konsortium
nederlande:
consortium
pole:
konsorcjum
portugale:
consórcio (de empresas)
slovake:
konzorcium

administraj notoj