2konstituci/o JED

konstitucio

1.
JURPOL Aro de fundamentaj leĝoj, kiuj difinas la formon de politika reĝimo1: [ili diras] ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn [1]; la nuna usona konstitucio, redaktita en 1787, rezultas el pacienca klopodo por atingi konsenton inter du kontraŭaj emoj: centralista kaj malcentralista [2]; kiel parto de la interkonsento, kiu finis la internan militon, la nova konstitucio estis adoptita en septembro 2015 [3].
2.
(evitinde) Statuto: la Konstitucio de Unesko [4]; Esperanto […] staras firme sur netuŝebla konstitucio: la Fundamento [5]; en 1971, en la serio Dokumentoj el Romo, aperis Dogma Konstitucio pri la Eklezio en la Nuntempa Mondo [6].
Rim.: Pri tiu misuzo de „konstitucio“ Stefan Maul analize skribas: certe, EU havas specon de parlamento, komisionon similan al registaro kaj justicajn instancojn – sed ĉu tio sufiĉas por aplombe paroli pri konstitucio kiel en kutimaj ŝtatoj? preferinda kaj pli ĝusta termino estus „statuto“, ĉar EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo [7].
3.
(arkaismo) Kompleksio: mi bone fartas, mi havas belegan konstitucion kaj vivegan sangon [8]; mi observis […] tiun strangan malsanecon, kontraŭ kiu mia konstitucio min ĉiam antaŭgardis [9].
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
2. Edmond Privat: Federala Sperto, Unua Parto: Usona Federala Sperto
3. S. Lamichhane: Nepalo: unuaj lokaj elektoj en 20 jaroj, Monato, 2017:08-09
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
5. Monato, La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Monato, Stefan Maul: EU-reformeto, 2003
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
9. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
angle:
constitution
beloruse:
канстытуцыя
bulgare:
конституция
ĉine:
[xiàn], 宪法 [xiànfǎ]
france:
constitution
germane:
Verfassung, Grundgesetz
ide:
konstituco
japane:
憲法 [けんぽう], 体質 [たいしつ], 体格 [たいかく]
nederlande:
grondwet
pole:
konstytucja
portugale:
constituição
rumane:
constituție
ruse:
конституция

konstitucia

1.
Rilata al konstitucio: konstituciaj leĝoj; la Konstitucia Konsilio de Francio […] kontrolas novajn leĝojn [10].
2.
Posedanta konstitucion: konstitucia lando; konstitucia monarĥio.
10. R. Triolle: Mortis elstara virino, Monato, 2017:08-09
angle:
constitutional
beloruse:
канстытуцыйны
france:
constitutionnel
germane:
1. verfassungsmäßig, verfassungsgemäß, konstitutionell 2. verfasst, konstitutionell
ide:
konstitucala
japane:
憲法の [けんぽうの], 立憲的な [りっけんてきな]
nederlande:
grondwettelijk, grondwettig, constitutioneel
pole:
konstytucyjny
rumane:
constituțional
ruse:
конституционный

kontraŭkonstitucia

JURPOL Tia, ke ĝi ne kongruas al la konstitucio aŭ kontraŭas ĝin: en septembro la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200 de la kriminala kodo [11]; ekde kiam tiu artikolo estis juĝita kontraŭkonstitucia de la Supera Kortumo, Teksaso restarigis sian leĝon [12]. VD:kontraŭfundamenta
angle:
unconstitutional, anticonstutitional
ĉine:
违宪 [wéixiàn]
dane:
grundlovsstridig, i strid med grundloven
france:
inconstitutionnel, anticonstitutionnel
germane:
verfassungswidrig
ide:
kontrekonstituca, nekonstitucala
japane:
違憲 [いけん]
katalune:
inconstitucional
nederlande:
ongrondwettelijk, ongrondwettig, in strijd met de grondwet

laŭkonstitucia

JURPOL Tia, ke ĝi kongruas al la konstitucio: nur la Parlamento povas decidi, ĉu leĝo estas laŭkonstitucia aŭ ne FSp ; en Irlando, kie la gaela estas laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo, kvankam la angla estas la plej uzata [13]
13. Garbhan Macaoidh: Ne plu krios la koko, Monato, 2003/10, p. 16
angle:
constitutional, in accordance with the constitution
nederlande:
grondwettelijk, grondwettig, in overeenstemming met de grondwet

konstitucirompo

JURPOL Politika ago, kiu ne kongruas al la konstitucio.
angle:
violation of the constitution
beloruse:
парушэньне канстытуцыі
ĉine:
违反宪法与宪法相抵触 [wéifǎnxiànfǎyǔxiànfǎxiāngdǐchù]
germane:
Verfassungsbruch, Verstoß gegen das Grundgesetz
japane:
憲法停止 [けんぽうていし]
nederlande:
grondwetschennis, overtreding van de grondwet
pole:
konstytucji złamanie
ruse:
нарушение конституции

administraj notoj

~rompo: Mankas dua fontindiko.
~rompo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.