9kooperativ/o BEE PV

9kooperativo

EKON Koopera societo: oni distingas kooperativojn pri produktado kaj kooperativojn pri konsumado; kolĥozo […] estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato [1]; la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma [2]; Olga […] malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l’ kooperativoj Metrop ; Japana Esperanta Libro-Kooperativo [3]; Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu nun, interalie, subtenas propran eldonejon kaj organizas ĉiujarajn seminariojn [4]; en 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj [5].
angle:
cooperative
beloruse:
каапэратыў
ĉine:
合作社 [hézuòshè]
france:
coopérative
germane:
Kooperative [GDR], Genossenschaft [FRG]
hungare:
szövetkezet
japane:
協同組合 [きょうどうくみあい]
katalune:
cooperativa
pole:
spółdzielnia
portugale:
cooperativa
rumane:
cooperativă
ruse:
кооператив

kooperativa

Rilata al kooperativo: kooperativa societo kun variigeblaj socia kapitalo kaj personaro [6]; la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj dumonata beletra revuo Literatura Verniso [7]; la kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj [8]. SIN:koopera
beloruse:
каапэратыўны, каапэрацыйны
japane:
協同組合の [きょうどうくみあいの]

administraj notoj