korbel/o

korbelo

ARKI Elstara, penda konstruaĵeto almetita al ĉefkonstruaĵo kaj subportata de antaŭiĝantaj apogiloj, konzoloj aŭ similaj: korbele konstruita tureto; oni nun povas admiri la belegajn restaĵojn de la mezepoko: […] belegajn domojn el ligno kaj argilmasonaĵo, kun elstaraj korbeloj en ĉiu etaĝo [1]; ĉiu konstruaĵo videblas […] kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj [2]. VD:kornico, konzolo1, volbo

korbelo de Ugarito
CC BY 3.0  [3]
1. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
2. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
3. Disdero, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ugarit_Corbel.jpg
angle:
corbel
beloruse:
выступ (будынка)
ĉeĥe:
výstupek zdi, výčnělek
france:
encorbellement
germane:
Kragbogen
hispane:
ménsula
hungare:
falkiszögellés
japane:
持送り積み [じおくりつみ]
katalune:
mènsula
nederlande:
kraagsteen, korbeel, karbeel
pole:
występ, kroksztyn, wspornik, podpora
portugale:
alpendre
rumane:
suport, bovindou
ruse:
ступенчатый выступ
slovake:
výstupok, výčnelok

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.