*kriminal/a

*kriminala

JUR Koncernanta la juron pri krimoj: kriminala juĝisto, tribunalo; kriminala policisto [1]; nenio interesa en la kriminala rubriko [2]; la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj [3]; kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio [4]; Haughey devis aperi antaŭ kriminala kortumo [5]; la hungara kriminala kodo en sia paragrafo 198 difinas kiel punendajn nur drastajn seks-agojn [6]; aperis ankaŭ kriminalromaneto: Tiel Okazis, aŭ Mistero Minora [7]; ordu la ĉambrojn, ĉar sinjoroj de la Kriminala Ministerio baldaŭ venos [8].
angle:
criminal
beloruse:
крымінальны
ĉeĥe:
kriminální, trestný
france:
criminel
germane:
Kriminal-, Straf-
hispane:
criminal
hungare:
bűnügyi, bűntető-, kriminál-
nederlande:
strafrechtelijk
pole:
kryminalny
portugale:
criminal
ruse:
уголовный, криминальный
slovake:
kriminálny, trestný
ukraine:
карний, кримінальний

kriminalisto

1.
JUR Juristo, fakulo pri krimjuro: la kriminalisto Thomas Müller diris, ke lia psikologia profilo estas nekutima [9]. VD:krimofakulo
2.
Kriminala sekreta policano: envenis juna, rozvizaĝa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj [10].
beloruse:
крыміналіст
france:
1. criminaliste
germane:
1. Kriminalist, Strafrechtler 2. Kriminalpolizist
hispane:
1. criminalista
hungare:
1. büntetőjogász, kriminalista 2. titkosrendőr
nederlande:
1. criminalist 2. rechercheur
pole:
1. kryminolog 2. agent kryminalny
ruse:
криминалист
ukraine:
криміналіст

administraj notoj