*kring/o JED

*kringo

KUI Pli, malpli ringoforma, ne tro dolĉa, kuko: krakeno estas kun sukero, kringo estas sen sukero [1]; oni disdonadis bulkojn kaj kringojn [2]; la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo, kaj ili prenas unuj de la aliaj blankan panon kaj kringojn, ĉar fremda mangaĵo havas plej bonan guston [3]; la manĝaĵoj vendataj sur la trajno estas ĉefe sensala kringo, dolĉa kuko, porka kolbaso [4]; krustetaj kringoj, kringetoj en formoj de ĉiuj dombestoj, katoj, hundoj, bovoj, ĉevaloj, azenoj, ŝafoj kaj eĉ kunikloj [5]. VD:bulko, ringopano

pola kringo
CC-BY-SA-3.0  [6]

hamburga kringo
CC BY-SA 3.0  [7]
angle:
*cracknel
beloruse:
абаранак
ĉeĥe:
slaný preclík
france:
*craquelin
germane:
*Kringel
hispane:
rosquilla, rosquillo, rosco (solamente dulce y pequeño), rosca (solamente dulce y pequeña)
hungare:
perec (édes)
japane:
クリンゲル
nederlande:
kringel, kransje
pole:
*obwarzanek
portugale:
rosquinha, rosquilha, sequilho
ruse:
*бубликъ, крендель, баранка
slovake:
suché pečivo
ukraine:
бублик

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.