kvartir/o SPV

kvartiro

MIL Kantonmento: kie ili marŝis, haltis en kvartiro, / ofte la knabinoj ploris ĉe l' foriro [1]; ni ricevis homindan manĝon kaj havis homindajn kvartirojn [2].
1. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 1984
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 39
angle:
billet, cantonment
ĉeĥe:
ubytování vojska
france:
cantonnement (de troupe)
germane:
Truppenunterkunft, Unterbringung, Unterkunft (Militär)
hungare:
kvártély (katonai), szálláskörlet
itale:
accantonamento (mil.), alloggiamento (mil.), quartiere (mil.)
katalune:
acantonament
nederlande:
kantonnement
pole:
kwatera
rumane:
locuință
ruse:
расположение (воинской части в населённом пункте)
slovake:
prechodný vojenský byt

kvartiri

(ntr)
Kantonmenti: en la posto de la palaco […] kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio [3]; kiam la malgrandnombra soldataro de Cortez envenis, Montezuma kvartirigis ilin en la palacon de sia patro [4]; unu el [la] batalionoj ekkvartiris en Kolín [5].
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La barbaro
5. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
germane:
Quartier beziehen, Unterkunft beziehen
pole:
kwaterować, stacjonować
rumane:
staționate

administraj notoj