kvintet/o

kvinteto

MUZ
1.
Muzika verko por kvin instrumentoj: la Kvinteto E♭-maĵora por 2 violonoj, vjolo, violonĉelo kaj piano op. 44 estis komponita de Robert Schumann inter la 23-a de septembro kaj la 16-a de oktobro 1842 [1]; Franz Schubert uzas la temon de la kanto por la kvinteto Forellenquintett (Truta kvinteto) [2].
2.
Personoj, kiuj ludas tian verkon: krom koncertoj kiel solotrombonisto Mangelsdorff koncertis kun kvinteto [3].
angle:
quintet
beloruse:
квінтэт
bulgare:
квинтет
france:
quintette
germane:
Quintett
hispane:
quinteto
hungare:
kvintett
katalune:
quintet
nederlande:
kwintet
pole:
kwintet
portugale:
quinteto (mús.)
rumane:
cvintet
ruse:
квинтет

administraj notoj