*lad/o

*lado   Vikipedio

TEK
Plato el iu ajn metalo: ferlado, stanita lado; zinkita lado [1]; rustinta lado [2]; flava lado ekbrilis sur la brusto de homo Marta ; eksonis trumpetoj kaj bronzaj ladoj [3]. SIN:krispa, tavolo.
1. Monato, Bardhyl Selimi: Trepça, pomo de malkonkordo inter Kosovo kaj Serbio, 2015
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 4
angle:
sheet metal
beloruse:
бляха
bulgare:
тенекия
france:
tôle, fer-blanc
germane:
Blech
hispane:
lámina
hungare:
fémlemez, pléh, bádog
nederlande:
dunne metaalplaat
pole:
blacha
portugale:
lata, folha de flandres, folha (folha de flandres), lâmina (de metal)
ruse:
жесть, листовое железо

onda lado

TEK
Lado fortikigita per paralelaj kurbiĝoj alterne konveksaj kaj konkavaj, uzata por tegmentoj ks.
angle:
corrugated iron, corrugated sheet metal
france:
tôle ondulée
germane:
Wellblech
hispane:
lámina corrugada
hungare:
hullámlemez
nederlande:
golfplaat
pole:
blacha falista
ruse:
гофрированное железо, волнистое железо

ladskatolo   Vikipedio

Hermetike fermita skatolo el stanita lado, ĉefe uzata por konservi nutraĵojn: malplenaj boteloj kaj ladskatoloj [4]; negoci per buntaj ladskatoloj plenaj je aero [5]. SUP:konservujo
4. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
5. Monato, last: Mono el aero, 2010
angle:
tin (brite), (tin) can (usone)
beloruse:
бляшанка
bulgare:
(тенекиена) кутия
france:
boîte de conserve
germane:
Blechbüchse, Blechdose, Dose, Konserve
hispane:
lata
hungare:
hullámlemez
nederlande:
blikje
pole:
puszka
ruse:
консервная банка (жестяная)

administraj notoj

onda ~o : Mankas fontindiko.
onda ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.