*laks/o

*lakso

Nenormala, ofta eligado de fluaj ekskrementoj: laksiga medikamento.
LST:malsano
angle:
diarrhea
beloruse:
лякса, дыярэя
bretone:
foerell
france:
diarrhée
germane:
Durchfall
greke:
διάρροια
hispane:
diarrea
hungare:
hasmenés ~iga medikamento: hashajtó.
indonezie:
diare, mencret
japane:
下痢 [げり]
katalune:
diarrea
nederlande:
diarree
pole:
biegunka, rozwolnienie (pot.)
portugale:
diarréia, caganeira, piriri
ruse:
понос, диарея ~iga medikamento: слабительное.
ukraine:
понос, пронос

laksi

(ntr)
Suferi pro lakso: almenaŭ 3000 junaj lernantoj ege vomis kaj laksis, post kiam ili trinkis la lakton [1].
1. MU Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, Monato, 2004/10, p. 13
bretone:
foerañ
france:
avoir la diarrhée
germane:
Durchfall haben
hungare:
megy a hasa, hasmenése van
japane:
下痢する [げりする]
katalune:
tindre diarrea
nederlande:
diarree hebben
pole:
mieć biegunkę, mieć rozwolnienie (pot.)
ruse:
страдать поносом
tibete:
གྲོད་ཁོག་བཤལ་
ukraine:
мати понос/пронос

mallakso

Nenormala retenado de ekskrementoj en la intestaro: tamen atentu, tro da ajloj povas kaŭzi mallakson [2]; krome ili (la subnutrataj beboj) pezas malpli ol normale kaj suferas de mallakso [3]; en tiu okazo, ne plu prenu tiujn pilolojn, ĉar multaj homoj trovas ke ili kaŭzas mallakson, kiu siavice kaŭzas hemoroidojn [4]. SIN:konstipo
2. Sanigaj kaj malgrasigaj manĝaĵoj, EPĈ
3. Naturkuracado.info, Infanaj malsanoj
4. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
angle:
constipation
beloruse:
запор
bretone:
kaleter (ar c'horf)
france:
constipation
germane:
Verstopfung
greke:
δυσκοιλιότητα
hispane:
constipado, estreñimiento
hungare:
székrekedés
indonezie:
konstipasi, sembelit
japane:
便秘 [べんぴ]
katalune:
estrenyiment
nederlande:
verstopping, constipatie
pole:
obstrukcja, zatwardzenie (pot.)
portugale:
prisão de ventre, constipação
ruse:
запор
ukraine:
запор

vortlakso

Senvalora, senutila parolado aŭ skribado, precipe multkvanta: tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson [5]; la teksto vokas de antaŭaj tempoj, kiam blogoj ankoraŭ ne ekzistis kaj bonaj argumentoj superis logajn titolojn aŭ nesignalhavan vortlakson [6]; do resume, kie estas ĝojo laŭ mendo, aĉetita ekzalto, flatado, vortlakso, kie estas trosatiĝo, paraziteco kaj porkeco, tie vi ĉiam trovos vidvinon Clicquot [7].
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 22a
6. Carl Mäsak: La libro 'Du malsanoj en Esperanto', soc.culture.esperanto, 2009
7. Anton Ĉeĥov, trad. Valentin Melnikov: Ĉampano, La Ondo de Esperanto
angle:
logorrhea, logorrhoea

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.
~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i : Mankas dua fontindiko.