lavr/o
lavro

- 1.
- En ortodoksismo, monaĥejo kies monaĥoj loĝas dise en ermitejoj, kiuj formas vilaĝon aŭ kvartalon: mi neinda monaĥejestro Danielo, veninte Jerusalemon, 16 monatojn loĝis en la lavro de sankta Sabo [1].
- 2.
-
En ortodoksismo, grava kaj glora
monaĥejo
subordigita rekte al la ekleziestro (ekz-e al la Tutrusuja
patriarko).
Rim.: La evoluo de la afero estas tia: unue ermito faras ie sian ermitejon; lia eventuala famo altiras imitantojn, disĉiplojn, kiuj ekloĝas apude; kaj la eksterordinara gloro de la unua ermito (ekz-e, Sergio de Radoneĵo) donas eksterordinaran prestiĝon al la monaĥejo tiel estiĝinta.
1.
Pilgrimo en la Sanktan Landon, LOdE, 1999. N-ro 11 (61)
- angle:
- lavra
- beloruse:
- лаўра
- germane:
- Lawra
- hungare:
- lavra
- malnovgreke:
- λαῦρα
- nederlande:
- lavra
- pole:
- ławra
- portugale:
- lavra (ant.), laura (ant.)
- ruse:
- лавра
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.