*lekant/o

*lekanto Fab1

BOT
Genro el la familio asteracoj (Leucanthemum), kampa vegetaĵo, kies floraro havas rande blankajn kaj meze flavajn korolojn: la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj [1]; meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto [2].
lekantofloroj (Leucanthemum atratum), Wurzeralm, Aŭstrujo
CC-BY-SA-3.0  [3]
angle:
daisy
beloruse:
маргарытка, стакротка
france:
marguerite
germane:
Margerite
greke:
μαργαρίτα
hungare:
mezei margitvirág
japane:
マーガレット, モクシュンギク
latinece:
Leucanthemum
nederlande:
margriet
perse:
مینا
pole:
jastrun
portugale:
margarida
rumane:
margaretă
ruse:
маргаритка, нивяник
ukraine:
королиця

lekanteto Fab1

BOT
Genro el la familio asteracoj (Bellis perennis), malalta vegetaĵo kies floraro tre similas al tiu de lekanto, sed estas pli malgranda: la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto [4]; ĝiaj okuloj trafis la lekanteton: vi ankaŭ devas ĉi tie forvelki, vi kompatinda floreto [5]! pro sia malalteco kaj plurjara subtera tigo (rizomo), lekanteto bone toleras tondadon kaj estas tial iam konsiderata trudherbo en gazonoj, kvankam ĝi estas ankaŭ kulturata pro la ornamaj floroj [6].
lekanteto (Bellis perennis)
CC BY-SA 3.0  [7]
kulturata variaĵo de lekanteto (Bellis perennis)
CC-BY-SA-3.0  [8]
angle:
English daisy
beloruse:
стакротка многалетняя
ĉine:
雏菊 [chújú], 雛菊 [chújú], 法国菊 [fǎguójú], 法國菊 [fǎguójú], 第一流 [dìyīliú], 薰制的火腿肉 [xūnzhìdehuǒtuǐròu]
france:
pâquerette
germane:
Gänseblümchen (sovaĝa), Tausendschön (kulturita, rozkolora)
hungare:
százszorszép
japane:
デージー, ヒナギク
latinece:
Bellis perennis
nederlande:
madeliefje
perse:
مینای چمنی
pole:
stokrotka
rumane:
bănuț
ruse:
маргаритка
ukraine:
стокротки

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~eto : Mankas verkindiko en fonto.