lik/i

liki

(ntr)
1.
(pp ujo) Tralasi likvaĵon pro fendiĝinta vando: likas kaldrono, tubo, vazo; MAR likanta ŝipo (enlasanta akvon); riparoj de likantaj domoj, konstruitaj dum la 1990aj jaroj pro malbonaj decidoj pri normoj de konstruado [1].
2.
(pp fluaĵo, elektro, pulvoro ks) Tralikiĝi: Dunjo, malfermu! ĉu de vi likas la akvo [2]? en la maron likis centoj da tunoj da petrolo el la ŝipo [3]; ĝenis koto, kiu likis sur la tersurfacon kaj ofte eniris domojn [4]; [el la] skatolo […] likis blanka pulvoro [5].
3.
(figure) (pp sekreto) Malkonfidenciĝi: la polico […] subtile likigas al la amaskomunikiloj, ke la trovita eksplodilo neniam estis uzita de ETA [6]; poste sendependa esplor-komisiono trovis aliajn tiel nomatajn faktojn, kiujn komisionano likigis al la brita gazetaro [7]; likigo de ŝtataj sekretoj [8]; humanisto, […] laŭ li, estas „tiu, kiu en sia vivo centras homojn ― ne diojn, racion ― ne superstiĉon, faktojn ― ne fantaziojn“ […] el tiu Gubbins-a difino pri „humanisto“ likas, certe senintence, pli ol aplombo, io malrespekta al homoj sincere serĉantaj aŭ racimotivitaj dikredantoj [9].
angle:
leak
beloruse:
цячы, прапускаць ваду, даваць цечу, даваць уцечку
ĉeĥe:
nabírat vodu, propouštět kapalinu, prosakovat, téci
ĉine:
会漏 [huìlòu], 會漏 [huìlòu], 漏水 [lòushuǐ]
france:
fuire
germane:
lecken, leck sein 1. auslaufen 2. auslaufen, durchsickern 3. durchsickern (Geheimnis)
hispane:
rezumar, fugar
hungare:
1. szivárog, ereszt, folyat
japane:
漏る [もる], 浸水する [しんすいする], 漏電する [ろうでんする]
nederlande:
lekken
pole:
przeciekać 1. cieknąć, przeciekać
portugale:
vazar
ruse:
протекать, давать течь, давать утечку
slovake:
netesniť, prepúšťať kvapalinu, presakovať
svede:
läcka
tibete:
ཐིག་པ་རྒྱག་
ukraine:
протікати, текти, пропускати воду

liko

Difektita loko, je kiu likas la responda fluaĵo ks: liko en la bortrua tubo [10]; loĝanto menciis, ke jam meze de la 80aj jaroj okazis eta liko el la baseno [11]; (figure) li sendis resumon de la dokumento al la transmara retejo […], kiu publikigis ĝin en siaj paĝoj, kiam la ĉina registaro rimarkis tion, ĝi petis la honkongan oficejon de Yahoo! kontroli, kie estis la liko [12].
10. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
11. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
12. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
angle:
leak
beloruse:
цеча, прабоіна
ĉeĥe:
prasklina, skulina, štěrbina
ĉine:
漏洞 [lòudòng], 漏 [lòu]
france:
fuite
germane:
Leck, undichte Stelle
hispane:
fuga
hungare:
lék, szivárgó hely
japane:
漏れ口 [もれこう], 浸水口 [しんすいこう], 漏電個所 [ろうでんかしょ]
nederlande:
lek
pole:
przeciek, wyciek, przebicie (elektr.)
ruse:
течь
slovake:
1.netesnosť, 2.izolačný defekt (el. tech.), puklina
svede:
läcka
ukraine:
тріщина, шпара

likimuna

Ne penetrebla de la akvo, p.p. ŝipvando ks: ju pli firma estas la tegmento, des pli likimuna ĝi estas [13]; la mara fundo ja estas likimuna [14]; (figure) konstruiĝas tiam paralela realo, likimuna kaj apartiga [15].
angle:
leakage-immune, leak-resistant
beloruse:
воданепранікальны
ĉeĥe:
nepropustný, vodotěsný
germane:
dicht
hungare:
szivárgásmentes
japane:
防水の [ぼうすいの], 絶縁の [ぜつえんの]
nederlande:
lekvrij
pole:
nieprzeciekający, nieprzepuszczający, szczelny
ruse:
водонепроницаемый
slovake:
nepriepustný, vodotesný
svede:
tät

tralikiĝi

Trairi tra liko: la leviĝanta koto rapide tralikiĝis [16]; (figure) io el la raporto tralikiĝis en Kenjon, ne per la oficialaj komunikiloj, sed nerekte [17]; (figure) nenio tralikiĝis pri ĉi tiuj eventoj, nek pri la identeco de la kapuĉitaj usonaj agentoj [18].
angle:
to leak out, to leak through
beloruse:
сачыцца, прасочвацца (пра вадкасьць)
ĉine:
渗出 [shènchū], 滲出 [shènchū], 渗过 [shènguò], 滲過 [shènguò], 滴下 [dīxià], 漓 [lí], 灕 [lí], 透过 [tòuguò], 透過 [tòuguò], 透 [tòu], 渗透 [shèntòu], 滲透 [shèntòu], 漏水 [lòushuǐ]
france:
fuire
germane:
austreten, durchlecken, durchsickern
hungare:
kiszivárog
japane:
漏れ出る [もれでる], にじみ出る [にじみでる]
nederlande:
doorlekken
pole:
przeciekać, wyciekać
ruse:
просочиться
svede:
läcka (igenom)

memorlikado

KOMP
Programista eraro, manifestiĝanta en perdo de loko en komputila memoro pro multobla disponigo de dinamika memorareo por datumoj sen posta liberigo de ĝi, pro kio la disponebla memoro elĉerpiĝas kaj la programo paneas: Laŭ la planoj oni komencos serioze koncentriĝi je plirapidigo de la programo (kaj forigo de memorlikado) nur en M19 aŭ M20. [19]
19. Bertilo Wennergren: soc.culture.esperanto, Message-ID: 8uusm3$2ve8d$1@ID-4825.news.dfncis.de
angle:
memory leak
beloruse:
уцечка памяці
ĉine:
內存泄漏 [nèicúnxièlòu], 内存泄漏 [nèicúnxièlòu]
france:
fuite de mémoire
germane:
Speicherleck
hungare:
memóriafogyás
nederlande:
geheugenlek
pole:
wyciek pamięci
ruse:
утечка памяти
svede:
minnesläcka

administraj notoj

memor~ado: Mankas dua fontindiko.
memor~ado: Mankas verkindiko en fonto.