*lit/o PV
*lito
↝ 
- Meblo aŭ kusenaro sur kiu oni kuŝas por dormi, ripozi: la muso kuris sub la liton [1]; kiu amas la liton (ripozon), ne akiros profiton PrV .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
- angle:
- bed, couch
- beloruse:
- ложак
- bulgare:
- легло
- ĉeĥe:
- lůžko, postel
- france:
- lit kiu amas la ~on (ripozon), ne akiros profiton: l'avenir appartient à ceux qui se lèvent tôt
- germane:
- Bett, Schlafstatt
- greke:
- κρεβ(β)άτι
- hispane:
- cama, lecho, piltra
- hungare:
- ágy
- kurde:
- nivîn
- nederlande:
- bed
- pole:
- łóżko, łoże
- portugale:
- cama
- rumane:
- strat
- ruse:
- кровать, постель
- slovake:
- posteľ
- svede:
- säng
- volapuke:
- bed
litaĵo
- Ĉio, kio servas por pretigi liton por kuŝiĝo: oni ja prenos vian litaĵon de sub vi [2].
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
- angle:
- bed clothes, bed linens
- france:
- literie
- germane:
- Bettzeug, Bettwäsche
- hispane:
- ropa de cama
- hungare:
- ágynemű
- nederlande:
- beddegoed
- pole:
- posłanie
- portugale:
- roupa de cama
- ruse:
- постельное бельё, постельные принадлежности
ellitiĝi
(ntr)
- Eliĝi el lito, ekzemple vekiĝinte el dormo: jam estas malfrue, mi do devas ellitiĝi [3].
3.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 101a, volumo 3a, p.
310a
- angle:
- get out of bed
- beloruse:
- устаць (з ложку)
- france:
- se lever (sortir du lit)
- germane:
- aufstehen (aus dem Bett)
- hispane:
- levantarse de la cama
- hungare:
- felkel az ágyból
- nederlande:
- opstaan (uit bed)
- pole:
- wstawać (z łóżka)
enlitiĝi
(ntr)
- Ekkuŝi en lito por ripozi, dormi...: Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis [4]; la fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo [5]; tuj kiam Hjalmar enlitiĝis, la dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn en la ĉambro [6].
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
- angle:
- go to bed
- beloruse:
- легчы (у ложак)
- france:
- se coucher (se mettre au lit), se mettre au lit
- germane:
- zu Bett gehen
- hispane:
- meterse en cama, irse a la cama
- hungare:
- ágyba fekszik
- nederlande:
- naar bed gaan
- pole:
- kłaść się (do łóżka, spać)
briklito ↝
-
Aranĝo de tradiciaj hejmoj en Norda Ĉinujo,
granda lito el brikoj aŭ adoboj,
supre kovrita de mato kaj malsupre hejtebla
per fajrujo:
post la manĝo li kuŝiĝis sur la briklito, kun
siaj brakoj sub la kapo
[7].
forno1.b,
7.
Lao She, trad. Wang Chongfang:
Kamelo Ŝjangzi, 1988
tabullito
- Malkomforta lito, kies subaĵo konsistas el nuraj tabuloj: generalo Moncada eĉ ne moviĝis de sur la tabul-lito [8].
8.
G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
- ĉeĥe:
- pryčna, strážní nebo vězeňské lůžko
- france:
- grabat, lit de planches
- nederlande:
- lattenbodem
- slovake:
- jednoduché lôžko, pričňa
litkadro
- Muntkadro, kiu subportas la litaĵon: movanta-litkadro-teorio [9].
- angle:
- bed, bedstead
- ĉeĥe:
- rám lůžka
- france:
- cadre de lit
- germane:
- Bettgestell
- hungare:
- ágykeret
- nederlande:
- ledikant
- pole:
- rama łóżka
- ruse:
- остов кровати
- slovake:
- lám postele