*17literatur/o PV

literaturo

Tuto da spiritaj verkoj de iu kulturo, nacio, epoko aŭ pri iu temo: nia ĝisnuna literaturo [1]; beletro estas nur parto de la literaturo; la literaturo pri Goethe, pri Faust, pri iu malsano.
angle:
literature
beloruse:
літаратура
bulgare:
литература
ĉeĥe:
literatura
ĉine:
文学 [wénxué], 文學 [wénxué]
france:
littérature
germane:
Literatur, Schrifttum
greke:
λογοτεχνία
hebree:
ספרות
hispane:
literatura
hungare:
irodalom
itale:
letteratura
japane:
文学 [ぶんがく], 文芸 [ぶんげい], 文献 [ぶんけん]
nederlande:
literatuur
pole:
literatura, piśmiennictwo
portugale:
literatura
rumane:
literatură
ruse:
литература
slovake:
literatúra, slovesnosť
ukraine:
література, письменство, словесність

literaturisto

Fakulo pri literaturo, precipe pri beletro aŭ gazetaro: vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo Marta ; la plej elstaraj literaturistoj (verkistoj, kritikistoj kaj multaj aliaj) pridebatis la temon [2].
2. W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, Monato, 2003:7-8, p. 28a
angle:
man of letters
beloruse:
літаратар
bulgare:
мъж на писма
ĉeĥe:
literát
ĉine:
文学家 [wénxuéjiā], 文學家 [wénxuéjiā]
france:
homme de lettres, littérateur
germane:
Literat
hungare:
irodalmár
itale:
letterato
japane:
文学者 [ぶんがくしゃ], 作家 [さっか]
nederlande:
letterkundige
pole:
literat, pisarz
rumane:
literat, scriitor
ruse:
литератор
slovake:
spisovateľ
ukraine:
літератор

bela literaturo [3]

(arkaismo)
BELE Beletro: ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo [4].
beloruse:
мастацкая літаратура
ĉine:
虚构小说 [xūgòuxiǎoshuō], 虛構小說 [xūgòuxiǎoshuō]
france:
belles lettres
germane:
schöngeistige Literatur, Belletristik
hebree:
ספרות יפה
hungare:
szépirodalom
itale:
lettere (letteratura), belle lettere
nederlande:
bellettrie
pole:
beletrystyka, literatura piękna
rumane:
beletristică
ruse:
художественная литература

griza literaturo

TIP(frazaĵo) Skriba literaturo ne aperanta ĉe grandaj eldonistoj, sed rekte farita ĉe asocioj, fakultatoj kaj similaj, kaj sekve malfacile trovebla: nia tuta havaĵo de jenaj kategorioj: libroj, broŝuroj, „griza literaturo“ [5].
Rim.: Sian nomon griza literaturo ŝuldas al la iamaj ofte grizaj kovriloj de amatore faritaj broŝuroj.
5. D. Rodriguez: Internacia E-Muzeo, Vieno, soc.culture.esperanto, 2002-11-23
france:
littérature grise
germane:
graue Literatur
hungare:
szürke irodalom
itale:
letteratura grigia
nederlande:
grijze literatuur
pole:
literatura szara
rumane:
literatura gri

literaturscienco

SCI Fako de filologio, scienco pri literaturo el la vidpunktoj estetika, historia, funkcia ktp: poste, jam forgesinte pri intimeco, Declerck meditas ‐ kio necesas por ke iu verko apartenu al beletro kaj kial necesas recenzado kaj literaturscienco [6]; reveninte al Ĉernovcy, Rose ekstudis literatursciencon kaj filozofion [7].
6. V. Melnikov: Tamen pensostimula, La Ondo de Esperanto, 2006:3 (137)
7. F.-G. Roessler: Vivo en vortojMonato
beloruse:
літаратуразнаўства
ĉeĥe:
literární věda
germane:
Literaturwissenschaft
itale:
storia della letteratura moderna
nederlande:
literatuurwetenschap
pole:
literaturoznawstwo
rumane:
știință literară
ruse:
литературоведение
slovake:
literárna veda
ukraine:
літературознавство

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.