8luk/o PV
luko
↝ 
Apertureto en tegmento aŭ plafono por allasi la lumon en la internon: subtegmentaj ĉambroj havas ofte lukojn; la ŝipkajutoj ĝenerale havas lukojn kaj ne fenestrojn.
- angle:
- skylight, porthole
- beloruse:
- люк, ілюмінатар
- ĉeĥe:
- střešní okno, světlík, vikýř
- france:
- oculus, œil de bœuf, sabord
- germane:
- Dachfenster, Deckenfenster, Mansardenfenster, Luke, Dachluke
- greke:
- φεγγίτης
- hispane:
- claraboya, lucera, lucernario, tragaluz
- hungare:
- tetőablak, világítónyílás
- nederlande:
- luik, dakraam
- pole:
- luk
- portugale:
- clarabóia
- ruse:
- люк, иллюминатор
- slovake:
- strešné okienko, výzorník
- svede:
- lukarn, taklucka, takfönster
kelluko ↝
Luko kiu interne prilumas kelan spacon malfermiĝante apud ĝia plafono, kaj ekstere malfermiĝas ĉe la grundo: dum sia metilernado li falis en kellukon kaj de tiam havis kriplan kruron [1].
1.
Vikipedio,
Georges Lagrange, 2014-08-17
- angle:
- basement window
- france:
- soupirail