mafi/o NePiv

mafio

JUR Granda, hierarkia organizaĵo de krimuloj, aganta en urbo aŭ en tuta lando: estas stultaĵego pensi ke la mafioj daŭros [1].
1. L. Marder: Karesemio, 2006-04-19
beloruse:
 мафія
bulgare:
 мафия
ĉeĥe:
 mafie (kterákoliv)
france:
 mafia
germane:
 Mafia
greke:
 μαφία
hispane:
 mafia
itale:
 mafia
katalune:
 màfia
nederlande:
 maffia
pole:
 mafia
ruse:
 мафия
slovake:
 mafia
svede:
 maffia
ukraine:
 мафія

mafia

Apartenanta al mafio, aganta kiel mafio: ekzistas mafiaj klanoj, korupto, ekonomiaj problemoj. Sed mi rimarkis, ke dum lastaj jaroj la vivo pliboniĝas [2].
2. A. Junusov: Dagestano..., Betula Folio, 60a IJK, 2004, p. 6a
beloruse:
 мафіёзны
france:
 maffieux (adj.), mafieux (adj.)
germane:
 mafiös
hispane:
 mafioso (adj.)
itale:
 mafioso (agg.)
katalune:
 mafiós (adj.)
nederlande:
 maffia-
pole:
 mafijny
svede:
 maffia-

mafiano, mafiulo

Homo aganta por mafio: malgranda, sed ekonomie potenca grupo de mafiuloj [3]; hodiaŭ nokte mafianoj mortigis ankoraŭ unu viktimon [4].
3. F. G. Llort, trad. R. Cutiño Palau: Ĉiam Akompanos min la Digno..., [2002?]
4. Slavik: Esperanto новости, 2003-03-15
beloruse:
 мафіёзі
bulgare:
 мафиот
france:
 maffieux (subst.), mafieux (subst.)
germane:
 Mafioso
hispane:
 mafioso (persona)
itale:
 mafioso (sost.)
katalune:
 mafiós (subst.)
nederlande:
 maffioso
pole:
 mafioso, członek mafii
svede:
 mafioso
ukraine:
 мафіозі

administraj notoj

~ano, ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.