Maltus/o PIV1

Maltuso

PERS Tomaso Maltuso, (angle: Thomas Robert Malthus, 1766 – 1834), angla pastro kaj ekonomiisto: rapida geometria plimultiĝo, […] tio estas la doktrino de Maltuso, aplikita al la tutaj regnoj de animaloj kaj plantoj, ĉar multe pli da individuoj de ĉiu specio naskiĝas ol kapablas pluvivi, kio kaŭzas ofte reokazantan lukton por ekzisto [1].
1. Karolo Darvino, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, Enkonduko
angle:
Thomas Robert Malthus Thomas Malthus
france:
Thomas Malthus
germane:
Thomas Malthus

maltusismo

MEDJUR Doktrino de Tomaso Maltuso, laŭ kiu la homaro kreskas eksponenciale dum la produktado de nutraĵoj nur lineare, kion oni povas malhelpi nur per memvola limigo de naskoj: sub tiaj cirkonstancoj ne mirigas, ke furoras maltusismo kaj eŭgeniko, nur supraĵe kamuflitaj kiel ekologiismo, transh[o]mismo […] [2]. VD:paŭperismo
2. Dennis Grunert, trad. Vilhelmo Lutermano: Malsupriĝo de la Okcidento – Supreniro de Ĉinujo, 2023-08-06
beloruse:
мальтузіянства
ĉine:
馬爾薩斯主義 [mǎěrsàsīzhǔyì], 马尔萨斯主义 [mǎěrsàsīzhǔyì]
france:
malthusianisme
germane:
Malthusianismus
hungare:
malthusianizmus
katalune:
maltusianisme
nederlande:
malthusianisme
pole:
maltuzjanizm
portugale:
malthusianismo
rumane:
malthusianism, teoria dominoului
ruse:
мальтузианство

administraj notoj