maneĝ/o JED
maneĝo
- 1.
- Centra placo en cirko, kie oni prezentas la artistaĵojn: mia cirka programo estas mondfama: sur la maneĝo oni starigas grandegan vitran akvarion, en kiu naĝas du blankaj ŝarkoj, […] vi devas eniri la akvarion, naĝi inter la ŝarkoj kaj kune kun ili [1]; la patro devis fari ankaŭ aliajn laborojn en la maneĝo, sed lian knabeton Václav la cirkistoj komencis trejni kaj edukis el li bonegan akrobaton kaj dresiston [2].
- 2.
- Dresejo de ĉevaloj; rajdlernejo: homo kaj besto ĵus laboris en la maneĝo, tial ŝvito trakuris la flankojn de l’ ĉevalo kaj la dorson de l’ knabo [3]; tuj apude troviĝas […] infanludejo kaj maneĝo por poneoj [4]; Maneĝa placo situas encentre de Moskvo […] la granda maneĝo, konstruita en 1817 […] donis sian nomon al la placo, en ĝi ĉefe rajdantoj trejnis ĉevalojn kaj sin mem [5].
- angle:
- manege
- beloruse:
- манэж
- germane:
- Manege
- hungare:
- manézs, lovarda
- japane:
- 調馬術 [ちょうばじゅつ], 調馬場 [ちょうばじょう], 乗馬学校 [じょうばがっこう]
- nederlande:
- manège
- pole:
- maneż
- rumane:
- manej, hipodrom
- ruse:
- манеж
- ukraine:
- манеж, мистецтво верхової їзди, кінний спорт, виїждження (коня)