manks/a

manksa

Rilata al la lingvo kaj kulturo de la loĝantoj de Manksinsulo: krom la diversaj dialektoj de la gaela, estas tri similaj, samdevenaj, sed iom malsamaj variantoj de la lingvo, nome: la irlanda, la skota kaj la manksa [1]; la manksa, efektive formortis krom kiel ceremonia lingvo [2]; la Manksa Hereda Fondaĵo [3].
1. Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo, Monato, 2006/02, p. 22
2. Garbhan MacAoidh: Ne plu krios la koko, Monato, 2003/10, p. 16
3. Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo, Monato, 2006/02, p. 22
beloruse:
мэнскі
germane:
manxisch
japane:
マン島の [マンしまの], マンクス語の [マンクスごの]
nederlande:
Manx

Manksinsulo

GEOG
Insulo inter Irlando kaj Anglujo, ĉ. 150 km nordoriente de Dublino: estos kreita nova instanco, nome „Konsilantaro de la Insuloj“, ĉe kiu estos reprezentataj Anglio, Nord-Irlando, Irlanda Respubliko, Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj [4]; vizitantoj al la Manksa Insulo konstatas ion vere eksterordinaran, en 2001 deklaris 1689 insulanoj, ke ili estas parolantoj de la lingvo [5].
4. Garbhan MacAoidh: Irlando: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
5. Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo, Monato, 2006/02, p. 22
angle:
Isle of Man
beloruse:
Мэн (востраў)
ĉine:
馬恩島 [MǎēnDǎo], 马恩岛 [MǎēnDǎo], 曼岛 [MànDǎo], 曼島 [MànDǎo], 曼岛 [màndǎo], 曼島 [màndǎo]
france:
Île de Man
germane:
Isle of Man
nederlande:
eiland Man

administraj notoj