1manuskript/o

manuskripto

1.
Manskribaĵo: testamente li enparagrafigis, ke oni bruligu liajn manuskriptojn[1].
2.
TIP Aŭtora dokumento proponata por provlegado cele al publikigo: la reputacio de Monato devigas pli bone legi ricevitajn manuskriptojn[2].
1. Pejno Simono: Misteraj kaj mistifikaj... (Franz Kafka, Sonĝo), Monato, jaro 1997a, numero 6a, p. 14a
2. K. Eckstadt: Insultoj, misinformoj kaj malveroj, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 8a
angle:
manuscript
beloruse:
рукапіс, манускрыпт
bretone:
dornskrid
ĉeĥe:
rukopis
france:
manuscrit (subst.)
germane:
Manuskript
hebree:
כתב-יד
hispane:
manuscrito
hungare:
kézirat
katalune:
manuscrit
nederlande:
manuscript, handschrift, kopij
pole:
manuskrypt
portugale:
manuscrito
ruse:
рукопись, манускрипт
slovake:
rukopis
tibete:
དཔེ་ཆ་

administraj notoj