maori/o PIV1

maorio

Ano de la praloĝa popolo de Nov-Zelando: kompensi la maljustaĵojn [...] kontraŭ la maorioj ekde 1840 kiam la brita registaro kaj la maoriaj triboj interkonsentis pri la kondiĉoj por divido de regpovo[1].
1. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
beloruse:
 маоры
bulgare:
 маори
ĉeĥe:
 maor
france:
 maori (subst.)
germane:
 Maori
hungare:
 maori
katalune:
 maori (subst.)
nederlande:
 maori (zn.)
pole:
 Maorys
portugale:
 maori
rumane:
 Maori
ruse:
 маори
slovake:
 maor
ukraine:
 маорі

maoria

Rilata al la maorioj: laŭ la popolnombrado de 1991 40 % de maoriaj kaj pacifikinsulaj viroj 20-59 jaraj estis senlaboraj[2].
2. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
beloruse:
 маарыйскі
france:
 maori (adj.)
germane:
 maorisch
hungare:
 maori
katalune:
 maori (adj.)
nederlande:
 maori (bn.)
pole:
 maoryski
portugale:
 maori
ruse:
 маорийский

administraj notoj