Mars/o PIV1

Marso

1.
MIT Romia dio de milito, analogo de helena Areso: nenio ankaŭ estas dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj Kalipso [1]; Neniam la marteloj de l’ ciklopoj, ⫽ Por Marso elforĝante la armaĵon, ⫽ Batadis pli kruele kaj sovaĝe, [2]; (figure) li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa [3]; li ankaŭ estis ĉiam al mi simpatia – diris Nero – kvankam li servas al Marso, ne al la muzoj [4]; la travivintoj en la Kampo de Marso [5].
2.
AST La kvara (laŭ distanco de la Suno) planedo de la sunsistemo: dum multaj jaroj oni kredis, ke ekzistas vivo sur la planedo Marso [6]; imagu, ke iu esploranto sur Marso volus grimpi sur la 26-kilometran Monton Olimpo […] la plej alta monto en la suna sistemo [7]; ili povus loĝi sur la planedo Marso kaj scii ne multe malpli pri teraj aferoj [8]. (♂) VD:Dejmo, Fobo
afrikanse:
Mars
albane:
Marsi
amhare:
ማርስ
angle:
Mars
arabe:
المريخ
aragone:
Marte
armene:
Մարս
asame:
Marte
azerbajĝane:
Mars
baŝkire:
Mars
beloruse:
Марс
bengale:
মঙ্গল
birme:
အင်္ဂါဂြိုဟ်
bosne:
Mars
bretone:
Meurzh
bulgare:
Марс
ĉeĥe:
Mars
ĉine:
1. 马尔斯 [mǎ ěr sī] (罗马神话中的战神) 2. 火星 [huǒ xīng], 荧惑 [yíng huò]
dane:
Mars
estone:
Marss
eŭske:
Marte
feroe:
Mars
filipine:
Marte
finne:
Mars
france:
Mars
galege:
Marte
germane:
Mars
greke:
Άρης
guĝarate:
મંગળ
haitie:
mas
haŭse:
Fó-sên
hinde:
मंगल
hispane:
Marte
hungare:
Mars
ide:
Marso
indonezie:
Mars
interlingvae:
Marte
irlande:
Mars
islande:
Mars
itale:
Marte
japane:
火星 [かせい]
jave:
Mars
jide:
מאדים
kanare:
ಮಂಗಳ
kartvele:
მარსი
kaŝmire:
Mars
katalune:
Mart
kazaĥe:
Қызылжұлдыз
keĉue:
Awqakuq
kimre:
Mawrth
kmere:
ផ្កាយអង្គារ
koree:
화성
korsike:
Marte
kroate:
Mars
kurde:
Behram
latinece:
Mars
latve:
Marss
limburge:
Marte
lingale:
Mársi
litove:
Marsas
luksemburge:
Mars
makedone:
Марс
malagase:
Mars
malaje:
Marikh
malajalame:
ചൊവ്വ
malte:
Marte
mankse:
Mart
marate:
मंगळ ग्रह
mongole:
Ангараг
naure:
Chᗻchᗻlcitlᗑlli
navahe:
Máaz
nederlande:
Mars
nepale:
मंगलग्रह
nordsamee:
Mars
norvege:
Mars
okcidentale:
Mars
okcidentfrise:
Mars
okcitane:
Mart
orome:
Mars
osete:
Марс
panĝabe:
ਮੰਗਲ ਗ੍ਰਹਿ
perse:
بهرام
pole:
Mars
portugale:
1. Marte (mit.) 2. Marte (astr.)
romanĉe:
Mars
rumane:
Marte
ruse:
Марс
sarde:
Maurs
serbe:
Марс
sicilie:
Marti
sinhale:
අඟහරු-භූගර්භ විද්‍යාව
skotgaele:
Corg
slovake:
Mars
slovene:
Mars
sote:
Mars
sunde:
Mars
svahile:
Mirihi
svede:
Mars
taĝike:
Миррих
taje:
ดาวอังคาร
tamile:
செவ்வாய்
telugue:
అంగారకుడు
tibete:
མིག་དམར
turke:
Mars
ujgure:
مارس
ukraine:
Марс
urdue:
مریخ
uzbeke:
Mars
varaje:
Mars
vjetname:
Sao Hoả
volapuke:
Mard
voroe:
Marss

marsa

1.
MIT Rilata al Marso1: la popolo murumuras, sed se mi prenus liuton kaj irus kun ĝi sur la Marsan kampon […] dum la brulo [9].
2.
AST Rilata al Marso2: la valoj […] konsistigas grandegan fendon en la marsa krusto [10]; marsaj amaskomunikiloj fiere raportus, ke la teranoj la liberigantojn „en la marsa lingvo” bonvenigus [11].
angle:
Martian
beloruse:
1. марсаў 2.  марсіянскі
france:
martien (adj.)
germane:
Mars-
hispane:
marciano
hungare:
Mars-
itale:
marziano
katalune:
1. de Mart 2. marcià (adj.)
nederlande:
Mars-
pole:
1. marsowy 2. marsjański
portugale:
marciano (adj.), marciático 1. marciano (adj.)
ruse:
1. марсов 2.  марсианский

marsano

Loĝanto de Marso2 (en sciencfikcia literaturo): marsanoj vizitas la teron por forigi nuklean rubaĵon [12]; se estus sieĝintaj dum du semajnoj mian urbeton marsanoj, ankaŭ mi kurus surstraten por krii [13]; Marso kun ties indiĝenoj devas […] esti sovetia, tuj necesas […] la ribelo de la marsanoj kontraŭ ties potenculoj [14].
angle:
Martian
beloruse:
марсіянін
ĉine:
火星人 [huǒ xīn grén]
france:
martien (subst.)
germane:
Marsbewohner
hispane:
marciano
hungare:
marslakó
itale:
marziano
katalune:
marcià (adj.)
nederlande:
marsbewoner, marsmannetje
pole:
marsjanin
portugale:
marciano (subst.)
ruse:
марсианин

administraj notoj